Ne nomiĝas mi Carmen

La elektebleco de nomoj

Do jen interesa netradukebla afero—mi ne nomiĝas Carmen. Fakte ja, mia nomo estas Carmen, sed neniu nomigis min tiel. Mi mem elektis tiun nomon. Fojfoje mi mencias al homoj, ke mi elektis mian propran nomon, kaj ofte ili rigardas al mi kvazaŭ diris mi neebelaĵon. Ĉu? Kiel eblas? Kial farus? Kiel farus? Mi trovas tion amuza, ĉar estas ege normala afero por me, sed neniampensaĵo por multe da homoj. Tiel neeble, fakte, ke kelkaj homoj sekve demandas al mi mian veran nomon. [Legi pli]

Granda Distribuaĵo

Pledo por Debian, Fedora, openSUSE & Ubuntu

Mi ŝatas legi GNU/Linuksajn ŝatokupajn forumojn de tempo al tempo. Parte por paŝteni la ŝanĝojn ene de la belega mondo de libera programaro, sed ĉefe ĉar mi simple ege ekscitiĝas pri GNU/Linukso. Ĝi estas probable la plej granda internacia kunlabora projekto en la mondo, kaj tio estas simple mojosa—la ideo ke homoj de la tuta mondo kuniĝu por krei ĉi tiun mirindan ilon, kiun ĉiuj povas libere uzi. Kaj ĝi funkcias! [Legi pli]

Ne pensu pri roza elefanto

Diru tion, kion vi celas

Ekzistas du citaĵoj, kiuj fakte havas la precizan saman temon kaj celon, sed opinias mi, ke unu el ili tute malbonas kaj malutilas. Ili estas: Don’t be a dick. Ne estu aĉulo. Wil Wheaton. kaj Don’t forget to be awesome. Ne forgesu esti bonega. John & Hank Green. La antaŭa ofte nomiĝas “leĝo de Wheaton”, kaj la postan oni ofte mallongigas kiel simple “DFTBA”. Ili ambaŭ postulas, ke oni devus konduti sin bone kaj agrable. [Legi pli]
Opinio 

Amsterdamtempo

Kial oni devus uzi urbon, ne horzonon, por indiki estontan tempon

Ni renkontiĝos je la tria horo GMT, la unuan de majo. [sic] Ĉi tio estas temo, pri kio mi ege nekonsileblas. Ofte, kiam mi rete planas renkontiĝon kun homoj, kiuj loĝas en eksterhorzonoj, ili volas elekti estontan tempon per la GMT (Grenviĉa Meza Tempo) horzono. Kaj tre ofte, tio okazigas fuŝkomprenojn. La kaŭzo de la fuŝkompreno kutime estas somera tempo. Kiam oni somere elektas uzi GMT-on por determini tempon, estas problemo: Ĉu «GMT» signifas la nuna tempo en Anglio, aŭ ĉu ĝi nur signifas la «normala» vintra angla tempo? [Legi pli]
Opinio