Ne pensu pri roza elefanto

Diru tion, kion vi celas

Ekzistas du citaĵoj, kiuj fakte havas la precizan saman temon kaj celon, sed opinias mi, ke unu el ili tute malbonas kaj malutilas. Ili estas: Don’t be a dick. Ne estu aĉulo. Wil Wheaton. kaj Don’t forget to be awesome. Ne forgesu esti bonega. John & Hank Green. La antaŭa ofte nomiĝas “leĝo de Wheaton”, kaj la postan oni ofte mallongigas kiel simple “DFTBA”. Ili ambaŭ postulas, ke oni devus konduti sin bone kaj agrable. [Legi pli]

Amsterdamtempo

Kial oni devus uzi urbon, ne horzonon, por indiki estontan tempon

Ni renkontiĝos je la tria horo GMT, la unuan de majo. [sic] Ĉi tio estas temo, pri kio mi ege nekonsileblas. Ofte, kiam mi rete planas renkontiĝon kun homoj, kiuj vivas en eksterhorzonoj, ili volas elekti estontan tempon per la GMT (Grenviĉa Meza Tempo) horzono. Kaj tre ofte, tio okazigas fuŝkomprenojn. La kaŭzo de la fuŝkompreno kutime estas somera tempo. Kiam oni somere elektas uzi GMT-on por determini tempon, estas problemo: Ĉu «GMT» signifas la nuna tempo en Anglio, aŭ ĉu ĝi nur signifas la «normala» vintra angla tempo? [Legi pli]

Kiel oni kondutas

The trouble with fighting for human freedom is that one spends most of one’s time defending scoundrels. For it is against scoundrels that oppressive laws are first aimed, and oppression must be stopped at the beginning if it is to be stopped at all. La problemo de advokati por homa libereco estas, ke oni pasigas la plejparton da onia tempo defendante kanajlojn. Ĉar kanajlojn leĝoj premaj unue celas, kaj premo devas esti ĉesigita komence, se oni volas ĝin ĉiuokaze ĉesigi. [Legi pli]

CopyCamp: Publika mono, publika kodo

Teme pri publika mono, ankaŭ temu pri publika kodo

Pasinta semajnfino, mi vizitis CopyCamp en Varsovio. Mi haste kaj kaprice alvenis, ĉar mi anstataŭis iun, kiu lastminute ne povis veni. Erik Da Silva kaj mi kune faris alparolon pri la plej nova kampanjo de la FSFE, «Publika mono, publika kodo». Estas kampanjo postulanta, ke programaro uzita aŭ kreita de publikaj institucioj devus fariĝi libera programaro kaj disponebla al la publiko, kiu pagis por ĝi. Kiel parto de kampanjo, oni kompilis publikan leteron, kiun oni adresos al deputitoj de Eŭropa parlamento kaj naciaj parlamentoj. [Legi pli]