Ekzistas du citaĵoj, kiuj fakte havas la precizan saman temon kaj celon, sed opinias mi, ke unu el ili tute malbonas kaj malutilas. Ili estas:

Don’t be a dick.

Ne estu aĉulo.

Wil Wheaton.

kaj

Don’t forget to be awesome.

Ne forgesu esti bonega.

John & Hank Green.

La antaŭa ofte nomiĝas “leĝo de Wheaton”, kaj la postan oni ofte mallongigas kiel simple “DFTBA”. Ili ambaŭ postulas, ke oni devus konduti sin bone kaj agrable. Bone, ĉu ne?

Precipe DFTBA mi ege ŝatas. Ĝi antaŭsupozas, ke ĉiuj homoj havas naturan emon aŭ kapablon por esti bonkora, afabla, kaj kompleza. Bona konduto estas la evidenta celo, sed fojfoje oni bezonas etan memorigilon por esprimi tiun naturan bonvolon. “Vi probable bonegas—konservu tiun emon.”

Kontraŭe la leĝo de Wheaton diras, ke oni devu sufoki la instinkton de aĉismo. Ĝi supozas, ke la aŭskultanto havas aĉan intencon, kaj oni bezonas malpermesi kaj antaŭmalhelpi teruran konduton. “Vi probable aĉas—evitu tiun emon.”

Kompreneble, ili ambaŭ ĝustas. Ĉiuj homoj havas bonegajn kaj aĉajn trajtojn, kaj helpus instigi la bonajn kaj malinstigi la aĉajn. Sed la leĝo de Wheaton ege malutilas. Ĝi sonas tre malamika, kaj povus esti, ke homoj ne volas observi la leĝon pro ĝia malamikeco. Sed pli grave, la leĝo ne klare esprimas la idealan celon—ke la aŭskultanto kondutu sin bonege.

Laŭ la leĝo de Wheaton, la aŭskultanto povus konduti sin nure tolereble, kaj tio sufiĉus. Sed tio estus malsufiĉa celo, kaj kial oni ne simple dirus “estu tolerebla” tiuokaze?

La ĉefa problemo de la leĝo de Wheaton estas, ke ĝi substrekas la nedezirindan. Se mi dirus “ne pensu pri roza elefanto”, mi atingus la malan! Nun vi pensas pri roza elefanto—precize tion, kion mi ne volas. Mi tute ne diris tion, kion mi ja celas, nur la aferon, kion mi volas eviti. Tio malutilas.

Utilus substreki la dezirindan. Pensu do pri malroza malelefanto, kaj ne forgesu esti bonega.